← Reen al S

PIV · 14023

★senc/o

senc/o
Maniero, kiel vorto aŭ frazo estas komprenota: tiun vorton mi uzas ordinare en la senco de […] Z; la senco de ambaŭ vortoj estas malsama Z; sen la akuzativo la senco ofte estas neklara Z; kelkaj verboj havas duoblan sencon Z; la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesa Z; la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi Z; la akuzativo dependas nur de la senco Z; mi ne povas kapti en ĝi la sencon Z; propra, figura (aŭ metafora) senco; uzi vorton en la strikta, la larĝa, en la jura, en la religia senco; (f) la tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon k valoron Z.  semantiko, signifo.  sencoturno.
= sencumo.
sencumo Direkto, precipe en la kazo, ke ekzistas nur du direktoj eblaj, ĉu laŭlonge de rekto, ĉu laŭ cirklo: negativa sencumo (movo laŭ la montriloj de horloĝo); pozitiva sencumo (inverse).  signumo.
sencoriĉa. Havanta plenan, gravan sencon: sencoriĉa maksimo.
dusenca. Prezentanta du eblajn sencojn, ne preciza, ne klara: «diamanto» estas dusenca vorto B.
dusencaĵo. Vorto aŭ esprimo dusenca.
dusenceco. Eco de eldiro aŭ ago dusenca.
dubasenca. Tia, ke oni dubas pri ĝia ĝusta senco.
kontraŭsenco. Miskompreno, per kiu tradukisto donas al frazo aŭ frazparto sencon alian, ol la originala.
kontraŭsence = kontraŭdirekte.
plursenca. Havanta plurajn sencojn. ambigua.
sensenca. Prezentanta nenian sencon: ĉi tiun verson mi trovas vere sensenca, diris la koko Z; la sensenca fabelo, ke ili (la judoj) ŝtelas konsekritajn hostiojn Z; pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco Z; barbo potenca, sed kapo sensenca Z; paroli sensence (nek al temo, nek al celo Z).
sensencaĵo. Io sensenca: vi parolas sensencaĵon, mia amiko Z.
unusenca. Havanta nur unu sencon.
unusencuma (pp vojo) Tia, ke oni rajtas veturi sur ĝi nur en unu sola sencumo.