← Reen al S

PIV 2020 · 14167

★sign/o

sign/o
Io sensebla, kio per ia natura aŭ konvencia rilato elvokas en la menso ideon pri alia afero: Mi levos signon (alvokilon) por la popoloj malproksimaj X; Mian arkon Mi metas en la nubon, k ĝi estu signo de la interligo inter Mi k la tero X; estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo […] k ili prezentu signojn, (t.e.) tempojn, tagojn, jarojn X; kongresoj farataj sub la signo de la verda standardo Z; la verda stelo […] fariĝos signo de laboro Z; la vortoj estas la signoj de la ideoj; sakramento estas la videbla signo de spirita graco; li faris la signon de kruco Z.
Io sensebla, per kio oni povas rekoni, supozi, diveni aŭ antaŭvidi ion, kio mem ne estas senpere sensebla: malaperis nia orientiĝa signo sur la bordo, diris la maristoj Z; signo ne restis, kie urbo estis Z; post kelke da monatoj aŭ jaroj de ili restos nenia signo Z; por signo de bona humoro oni ĵetadis al si reciproke ostojn Z; ponto kiu montras signojn de malfortikeco; li etendis al li la manon en signo de paco; koran dankon por la du libroj k por la signo de memoro k amikeco, kiun vi per tio montris al mi Z; tio estos por vi signo, ke Mi vin sendis X; la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis k ŝi naskos filon X; perforto – signo de malforto; ĉie oni vidis signojn de malĝojo Z; ili jam de longe donas pri si nenian signon de vivo Z; la signoj de teruro, kiun ŝi ĵus vidis sur la vizaĝo de sia edzo Z; tio estas bona, malbona signo Z; en mia kolero, ili vidus nur signon de malforteco Z; (speciale : objektiva indiko, ebliganta diagnozon k prognozon) signo de Babinski, de Oppenheim; febro estas signo de infektiĝo; (ב: indiko de la Dia volo) Mi multigos Miajn signojn k Miajn miraklojn en la lando Egipta X. atesto, indiko, pruvo, signalo, simptomo, spuro.
Natura aŭ konvencia movo aŭ gesto, uzata anst. vortoj, por transdoni informon, ordonon ks: doni signojn per la lipoj X; ŝi faris al li signon, ke li ŝin sekvu Z; la spirito (fantomo) faras signojn Z; faru super mi signon por bono X; li faris al ŝi signifoplenan signon per la okuloj Z; per signo de la mano la militestro ordonis la atakon B. signalo.
Konvencia, plej ofte skriba prezento, desegno, streko, bildo ks, kun difinita signifo: fari krajonan signon ĉe la paragrafo, kie oni interrompis la legadon B; la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos X; ĝi havas ankoraŭ signon de demando Z (nedecidita afero); prezenti ilin per «g» k «j» kun ia signo de ŝanĝo Z; la muzikaj signoj (kleoj, notoj, silentoj ktp); konvenciaj signoj de mapo; interpunkciaj signoj; signo de poŝto (ark. = poŝtmarko); askiaj signoj; videbla, nevidebla signo en datena transsendo. cifero, litero, marko, simbolo.  signobildo.
Ĉiu el la dek du dividoj de la zodiako, nomata laŭ la konstelacioj iam situintaj en ĝi.
signi (tr)
Montri, estante signo: tiu ŝtonamaso signas la vojon; ili estas signitaj en la nomaro per steleto Z; (f) tiu decido signas gravan antaŭenpaŝon de nia movado.
Montri, atentigi per ia signo: traleginte la lokojn, kiujn vi signis per ruĝa krajono Z; signi per la mano al taksio.
signado. Ago de iu, io signanta: lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj Z.
signaro
Aro de signoj: surdmutula signaro. ( gestolingvo); morsa signaro (per punktoj k strekoj); la signaro de la histerio.
💻 Aro de signoj 4 identigeblaj per numeroj, ĝenerale laŭ iu normo: la signo ĉ havas la koderon 265 en la signaro Unikodo; fikssignara vidigilo (kontraste al grafika). alfabeto, kodo, tiparo, Askio, Unikodo.
signeto. Kromsigno: presi per la litero «h» anstataŭ la signeto «ˆ» Z.
signilo. Objekto, kiu servas kiel signo: signiloj por desegni itineron sur la grundo; signiloj ĉe monludo. marko.
signumo
La signo + aŭ −, indikanta, ke valoro estas pozitiva aŭ negativa.
(pp reela nombro) La valoro +1, se la nombro estas pozitiva, −1, se ĝi estas negativa, k 0, se ĝi nulas.
antaŭsigno. Signo, per kiu oni supozas aŭ divenas estontaĵon: ĉiuj tiuj antaŭsignoj plenumiĝis en tiu tago X.
kromsigno 📖 Malgranda signo, aldonita al litero aŭ al noto, por marki ian modifon de sono: kromsigno povas esti supersigno, trasigno aŭ subsigno; kromsignitaj literoj; la E-aj kromsignoj estas nur du: la cirkumflekso k la hoketo; muzikaj kromsignoj dieso k bemolo. supersigno, subhoko, trastreko, subpunkto.
pliosigno. Signo (>), uzata en matematika neegalaĵo.
malpliosigno. Signo (<), uzata en matematika neegalaĵo.
postsigno, postesigno. Signo, lasita de io, kio pasis, okazis: postesigno de katastrofo B; la infano malaperis sen postesignoj Z; ne sen postesignoj de la antaŭa embaraso la Hispano salutis la belan virinon Z; mi forviŝos de memoro mia […] ĉiujn postesignojn, kiujn lasis sur ĝi la juneco Z; la tranĉilo de la analizanto (sekcanto) trovos ja nenian postesignon de vundo aŭ de veneno Z.
supersigno 📖 Kromsigno super litero: skribmaŝino sen aŭtentaj supersignoj; la pola alfabeto, krom diversaj literoj supersignitaj, trasignitaj k subsignitaj […] Z. agrafo, cirkumflekso, hoketo, korno, ringo, superpunkto, superstreko, tildo, tremao.
ĉusigno, demandosigno 📖 Signo (?), uzata en la fino de frazo, por montri, ke ĝi havas demandan sencon: oni ne uzas demandosignon post la demandaj subpropozicioj, se la ĉefpropozicio mem ne estas demanda; inversa demandosigno (¿, uzata en la kastilia lingvo komence de demanda frazo).
egalecosigno. Signo (=), montranta egalecon.
eskapsigno 💻 Signo, kiu indikas specialan interpreton de la tuj sekvontaj signoj.
fingrosigno. Signo per la fingro: fari al iu fingrosignon de alvoko, atentigo.
gamsigno 𝅘𝅥𝅰 Tuto de la diesoj aŭ bemoloj komence de liniaro por indiki la tonalon.
integrosigno Signo (), per kiu oni indikas la integron de funkcio super certa aro.
kaj-signo 📖 Kaj-ligaĵo (&).
kapsigno. Signo per la kapo: li faris al ŝi kapsignon k elkondukis ŝin Z; la birdo faris al ĝi kapsignojn Z; fari amikajn kapsignojn Z.
kapsigni (tr) Signi per kapmovo: la avo kapsignis en la direkto al la spegulo Z; ŝi kapsignis al la fenestro Z; ili kapsignis al la aliaj, ke ili ankaŭ volas danci Z; Johano kapsignis al ili adiaŭon Z.
krisigno 📖 Signo (!), montranta, ke frazo estu prononcata kun energia tono.
krucosigno Signo, proks. desegnanta krucon, kiun kristanoj faras preĝante aŭ pastroj benante: li faris super ŝi krucosignon laŭ Kristana moro Z.
krucosigni (tr) Fari krucosignon: la popolo krucosignis sin Z.
legosigno. Rubando, strio aŭ lateto, uzata por marki paĝon en libro (ekz. por memorigi, kie oni haltis en la legado).
limsigno. Ŝtono aŭ alia materiala signo, montranta la limon de kampo ks.
mansigni (ntr) Fari signon per la mano: mansigni al vizitanto, ke li eniru.
memorsigno. Io materiala, kio memorigas: li prenis ŝtonon k starigis ĝin kiel memorsignon X (steleon); remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj X.
minussigno. Signo (−), montranta subtrahon aŭ negativan nombron. haltostreko, signumo.
ondosigno 📖 Signo (sign), havanta la formon de onda linieto. Sin. ondostreko. tildo.
paĝosigno. Legosigno.
paŝosigno. Spuro.
piedsigno Z. Signo, lasita de piedo sur la tero. spuro.
plussigno. La signo +. signumo.
premsigno. Signo, lasita de io malmola premita sur mola substanco: kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro […] Z.
pressignaro = tiparo.
pruvosigno. Signo, kiu ion pruvas: jen estas por vi la pruvosigno, ke la Eternulo plenumos tion, kion li diris X.
radiksigno Signo (√), per kiu oni indikas la radikon de nombro. Rim. La eksponento de la radiko estas skribata inter la branĉoj de la V-forma parto; se tiu loko estas malplena, temas pri kvadrata (dua) radiko.
regosigno, stirsigno 💻 Signo, kiu ne havas propran signobildon, uzata en datena transsendo por movi la tajpmontrilon, ŝanĝi la reĝimon, ks: grava stirsigno estas linifino.
ŝultrosignoj Signoj de rango, portataj sur la ŝultroj. epoleto.
tajpsigno = tajpmontrilo.
venkosigno. Trofeo.
versigno. Kriterio.
voksigno Grupo de literoj aŭ ciferoj, uzata por karakterizi apartan stacion k por alvoki ĝin.  voksignalo.