PIV 2020 · 234
agraf¹o
agraf1o
1 Metalhoketo, kiu, eniĝante en ringeton (agrafingon), kunfiksas du randojn de vestaĵo aŭ tuko.
2 Simila ilo, servanta por teni fermitaj la du kovroplatojn de libro, la du finojn de koliero.
3 Simila ilo, uzata por kunfiksi plurajn paperfoliojn, la randojn de vundo ks. ☞ buko, pinglo, vinkto, zipo.
4 Λ Supersigno en la vjetnama lingvo kun la formo de senpunkta demandosigno.
agrafi (tr) Kunfiksi per agrafoj 1 aŭ 2: agrafi robon, kolieron.
agrafilo. Aparato por kunfiksi per agrafoj 3: oficeja, bindista, kirurgia agrafilo.
agrafingo. Ringeto, en kiun eniĝas agrafo.
malagrafi. Malfiksi, eligante agrafojn el agrafingoj: malagrafi sian jupon.