← Reen al K

PIV · 8593

★kramp/o

kramp/o
🏢 Fera kurba peco, kun unu aŭ pluraj pintoj, kiu, en ĉarpentaĵoj aŭ masonaĵoj, servas por kunigi aŭ forte fiksi: kunigi du trabojn per krampo B. hoko.
Ordinara laboratoria ilo, servanta por fiksi balonon, kondensilon k.a. sur stativo, k konsistanta plejofte el stango kun du makzeloj, inter kiuj la objekto estas tenata.
Λ 📖 Skriba k tipografia signo, montranta komencon k finon de ia grupo, speciale de parentezo: vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon Z; ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj Z; rondaj (()), angulaj (< >), rektaj ([ ]), kunigaj ({ }) krampoj; malferma, ferma krampo; ekkrampo, finkrampo. pliosigno.
🍁 Elkreskaĵo, per kies helpo rampaj aŭ grimpaj plantoj, algoj aŭ fungoj (inkl. likenojn) sin fiksas sur la substrato: krampoj de hedero estas adventivaj radikoj. ĉiro 1.
krampi (tr)
Fiksi per krampoj: krampi ĉarpentaĵojn.
(f) Forte alkroĉi: forpelita sur la ŝtonegojn, iometo da verdaĵo sin krampis al la malpli altaj lokoj B.
interkrampe. Metite inter krampoj.
ŝraŭbkrampo Juntopremilo, uzata sur stablo por kunigo de grandaj elementoj.