PIV · 11763
★parentez/o
★parentez/o
1 Parto de frazo, kun kompletiga, komenta aŭ klariga valoro, ĝenerale sendependa gramatike de la ĉirkaŭantaj vortoj, k apartigita de ili per rondaj krampoj aŭ dividstrekoj: fermi, malfermi parentezon en rakonto.
2 = krampoj.
parenteza. Prezentanta parentezon: parenteza noto, rimarko; en la templo de Pta – templo parenteze pli vasta ol ĉiuj en Tebo – okazis, ke […] B.