← Reen al H

PIV 2020 · 5739

★heder/o

heder/o 🍁 G. (Hedera el araliacoj) de daŭrafoliaj arbustoj rampaj aŭ grimpaj per fiksradiketoj sur arboj, muroj ks, kun mane lobaj folioj (senlobaj sur la floraj ŝosoj), kun kvinnombraj, epiginaj, flave verdetaj floroj en umbeloj ariĝintaj en grapolojn, k kun karnaj fruktoj (beroj) nigraj, oranĝaj aŭ flavaj; 4−11 sp-oj el Eŭropo, N Afriko k Azio, kultivataj por ornamo k por medicino: hedero estis dediĉita de la antikvuloj al Bakĥo.
grundohedero. Hedereca glekomo.