PIV 2026 · Artikolo 5740
hedizaro
hedizaro BOTA planto (unu- aŭ plur-jara herbo aŭ arbusteto) kun nepare plume kunmetaj folioj, kun floroj en akselaj grapoloj kaj kun guŝo el nedehiskaj, plataj segmentoj; el norda hemisfero, iuj kultivataj por ornamo, aliaj por furaĝo. genro Hedysarum ➞ fabaco.