PIV 2026 · Artikolo 1051
aralio
aralio BOTA falfolia arbo aŭ arbusto, kun ofte dornaj tigoj, kun tre grandaj, du- aŭ tri-oble plume kunmetaj folioj kaj kun malgrandaj, blanketaj floroj en panikloj ariĝintaj en umbelojn; el Nord-Ameriko, orienta Azio kaj Malajzio; pluraj estas kultivataj por ornamo. genro Aralia ➞ araliaco.
araliaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas aralio. membro de la familio Araliaceae (araliacoj)