PIV 2026 · Artikolo 1052

arameo

Litero A

arameo ano de ŝemida gentaro, kiu fondis diversajn regnojn en Mezopotamio.
aramea
1 rilata al la arameoj.
2 rilata al la aramea lingvo (grupo de nordokcidentaj ŝemidaj dialektoj, el kiu la klasika aramea iĝis la internacia lingvo de la persa imperia administracio).