PIV 2026 · Artikolo 15122
1Ŝemo
1 Ŝemo BIBL ISLA laŭ la sanktaj tekstoj de kristanoj, hebreoj kaj islamanoj unu el la filoj de Noa. שֵׁםŠēm سَامSām Sin. Ŝem 2.
ŝemida
1 rilata al ŝemidoj.
2 LING rilata al branĉo de la afrikazia lingvofamilio parolata precipe en okcidenta Azio, norda kaj okcidenta Afriko kaj Malto 2, kiu ampleksas i.a. la araban kaj la hebrean lingvojn.
Sin. semida.ŝemido
1 ano de popolo, kiu parolas ŝemidan lingvon.
2 (arĥaismo) ano de iu el grupo de popoloj en sudokcidenta Azio kaj orienta Afriko, i.a. la arameoj, la akadanoj, la asirianoj, fenicoj, hebreoj kaj araboj.
Sin. semido.1 Oni nuntempe ne plu uzas la vorton ŝemido en etna senco, sed ja plu parolas pri lingvofamilio ŝemida 2.