PIV 2026 · Artikolo 16971

Asirio

Litero A

Asirio antikva regno en la norda parto de Mezopotamio, nun parto de Turkujo, Sirio, Irako kaj Irano: li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Reĥobot kaj Kalaĥ MT ➞ Asiro, asiriologo, asiriologio.
asiria rilata al Asirio, asirianoj aŭ ilia varianto de la akada lingvo.
asiriano
1 ano de la antikva ĉefgento de Asirio: ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! MT
2 ano de etno vivanta nun en diversaj landoj, i.a. de Mez-Oriento kaj Transkaŭkazio.