← Reen al O

PIV 2020 · 11433

★orient/o

orient/o
Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne leviĝas, k laŭ kiu oni tradicie sin direktas: la katolikaj preĝejoj havas sian absidon en la direkto de oriento; kiel la fulmo venas el la oriento k montriĝas ĝis la okcidento […] N; lando, limita ĉe la oriento per maro. Sin. eosto.
Unu el la kvar ĉefpunktoj; simb.: E.
Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de oriento: la koloniigado de ambaŭ Amerikoj komenciĝis ĉe ilia oriento; la tuta oriento de la insulo prezentas nur altajn klifojn. Sin. eosto.
Θ Tiu parto de framasona loĝio, kie sidas la loĝiestro: la Granda Oriento (unu el la francaj framasonaj ordenoj).
Aparta brilo de la plej altkvalitaj perloj.
orienta. Apartenanta, rilata al oriento: orienta direkto, flanko, marbordo.
Oriento
La landoj, kuŝantaj oriente de Eŭropo: el Oriento venas la lumo; la Proksima Oriento (inter Mediteraneo k la Arabia maro); la Ekstrema Oriento (Ĉinio k Japanio).
La orienta parto de S-Eŭropo: la Imperio de Oriento (kontraste kun la Okcidenta).
Proksim-Oriento. Malnova nomo, kiu montris la landojn, kiuj apudas Mediteraneon, eventuale eĉ la Ruĝan Maron k la Persan Golfon.
Orienta. Rilata aŭ apartenanta al Oriento: Orientaj perloj, spicoj, literaturoj.
oriente. En la orienta direkto: la urbo situas oriente de Kaŭkazo; el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten X.
orienti (tr)
Bazi konstruon, turnante ĝian fronton al oriento: malbone orientita domo.
Determini la situacion de persono aŭ objekto rilate al oriento: orienti mapon, planon.
Doni al koordinatsistemo pozitivan aŭ negativan orientiĝon.
sin orienti
Determini, en kiu ĝusta loko oni troviĝas k en kiu direkto oni devas iri: estas jam profunda nokto, mi tute ne povas min orienti Z; sin orienti en nekonata urbo; pro la nebulo la aviadilo plu ne povis sin orienti; (f) la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto Z. biri.
(f) Orientiĝi: la prezidanto de la kunsido devas sin rapide orienti en la diskutata demando B.
orientado. Ago de tiu, kiu orientas: lerni la orientadon de mapo; orientado de ŝipo; (f) profesia orientado (metoda distribuado de lernantoj en diversajn metiojn laŭ iliaj apartaj kapabloj k gustoj).
Orientano. Loĝanto de Oriento.
orientebla (pp sternaĵo) Tia, ke oni povas ĝin orienti: la rubando de Möbius k la botelo de Klein estas neorienteblaj sternaĵoj.
orientiĝi. Klare ekkompreni la situacion, en kiu oni troviĝas, k difini, kion oni devas fari: mi komencis rigardi ĉirkaŭen, por orientiĝi, mi komencis flari k serĉi Z (pp komercisto); orientiĝu, kiu volas! Z (pp iu, kiu kaŝas siajn planojn).
orientiĝo
Stato de iu, io orientita: ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto Z; difini la orientiĝon de konstruaĵo, de fenestro; ĝi servis al la maristoj kiel orientiĝa signo Z; tabelo de orientiĝo.
a) (pp koordinatsistemo) Pozitiva aŭ negativa signumo, asociita al koordinatsistemo. b) (pp sternaĵo) Elekto de atlaso tia, ke en la komunaĵo de du ajnaj mapoj la koordinatŝanĝo konservas la orientiĝon.
orientisto. Pedagogo specialisto pri profesia orientado.
orientita Provizita per orientiĝo.