← Reen al B

PIV · 1943

bir/i

bir/i (tr) Precizigi la pozicion de punkto en la spaco per mezurado de direktoj al du aŭ pluraj aliaj fiksaj punktoj, per trigonometriaj metodoj.
biro. Ago biri: preni siajn birojn (lokalizi sin); la biro de rifo.
birado. Tuto de la operacioj, per kiuj oni ricevas biron.
birilo. Aparato por biri. alidado, goniometro, teodolito.
radiobirilo = radiogoniometro.
radiobirado. Birado de la direkto k distanco de objekto per radaro.