← Reen al G

PIV · 5350

goniometr/o

goniometr/o
Instrumento por mezuri angulojn, provizita per fadenoj, fendoj aŭ lorno: kelkaj goniometroj estas porteblaj sur mano, aliaj staras sur portilo aŭ stativo; la plej kompleta estas teodolito. topografio, klinometro.
Instrumento por mezuri la angulon inter du facoj de kristalo, aŭ por mezuri sur vitra prismo la refraktan indicon de tiu vitro.
goniometra. Rilata al goniometro: goniometra mezurado.
goniometri (ntr) Angule determini direkton ekde baza direkto; ekante de loka meridiano astronomia aŭ magneta, oni ricevas azimuton. biri.
goniometrio Arto pri mezuro de anguloj.
radiogoniometro Ricevilo, ekipita per turnebla kadra anteno, k servanta por esplori la direkton de radiosendiloj. radiobirilo.