PIV 2026 · Artikolo 18155
topografio
topografio GEOD
1 desegno de la naturaj aŭ artefaritaj karakterizaj detaloj de urbo, regiono, lando k.c., farita sur plano aŭ mapo. ➞ projekcio, triangulado.
2 detaloj prezentitaj per topografio 1.
3 arto kaj scienco fari topografian desegnon.
➞ topografo. topografia rilata al topografio: topografia mezurado ➞ geodezio, takeometrio.