PIV 2026 · Artikolo 5128
geodezio
geodezio scienco pri la formo, grando kaj gravito de la tero, aŭ de sufiĉe granda parto el ĝi, por ke estu necese konsideri ĝian kurbecon. ➞ geofiziko, gravitmezurado.
geodezia rilata al geodezio. ➞ geodezia linio.
geodeziisto specialisto pri geodezio.