← Reen al G

PIV · 5127

geod/o

geod/o Kava, pli-malpli globa minerala maso, kies muro, el densa kalcedonio, estas interne kovrita de grandaj kristaloj (ekz. kvarco, kalcito) alcentre kreskintaj, diferencaj de tiuj de la ĉirkaŭa petro; male al druzo, geodo apartigeblas de la ĉirkaŭa petro fare de erozio sub formo de liberaj nodaĵoj. druzo.