PIV · 8951
★kvarc/o
★kvarc/o
1 ⊕ Mineralo el sesangula silicia dioksido, SiO2, tre dura, senkolora k travidebla kiam pura, sed ofte kolora pro enhavo de malpuraĵoj: vitreca kvarco (senkolora k travidebla); fumeca kvarco (grizeta aŭ bruneta kiel fumo); lakteca kvarco (laktoblanka); roza kvarco. ☞ ametisto, aventurino, kalcedono, opalo.
2 ⏚ Kvarca kristalo, kiu en elektra kampo oscilas je konstanta frekvenco.
kvarca. Konsistanta el kvarco aŭ enhavanta kvarcon: kvarca oscililo, kvarca horloĝo.