PIV · 11363
★opal/o
★opal/o ⊕ Mineralo, var. de silico sub formo de ŝajne nekristalaj amasetoj aŭ konkrecioj, fakte konsistanta el tre etaj, disaj kristaloj, enhavanta 6−10% da akvo, plej ofte lakteblanka k diafana; kelkaj irizaj aŭ sangoruĝaj formoj estas uzataj en juvelarto.
opaleca, opaleska. Aspektanta kiel opalo.
opaleski (ntr) ☐ Forte difuzi la lumon, same kiel opalo.