PIV 2026 · Artikolo 17716
dioksido
Derivaĵoj en la artikolo 5
dioksido KEMI oksido kun du oksigenaj atomoj.
karbona dioksido sufoka gaso, kiu rezultas de la spirado de vivuloj aŭ de la bruligado de karbonhavaj substancoj. CO2
nitrogena dioksido toksa ruĝbruna gaso kun akra odoro, kiu reakcias kun la atmosfero por formi nitratan acidon, kontribuante al la acida pluvo. NO2
sulfura dioksido, sulfurdioksido venena gaso senkolora, akre odoranta kaj acide gustanta, uzata kiel senkolorigilo kaj seninfektigilo. SO2 Sin. sulfitanhidrido, sulfurdioksido.