← Reen al O

PIV 2020 · 11250

oksid⁴o

oksid4o La rezulto de la kombinado de oksigeno kun malpli elektronnegativa elemento.
oksidi (tr)
Ŝanĝi, pli-malpli komplete, en oksidon; difekti per kombino kun oksigeno: feron oksidas la malsekeco; 🍴 oksidita vino.
Forpreni elektronojn de substanco: oksidi Fe(II) al Fe(III). redukti, oksido-reduktiĝo, redokso.
oksidado. Ago de io, kio oksidas: malrapida oksidado.
oksidazo. Enzimo, kiu katalizas oksidajn reakciojn.
antioksidanto. Substanco, kiu malakcelas la oksidiĝon.
neoksidebla. Tia, ke ĝi ne povas esti oksidata: plateno estas neoksidebla.
dioksido. Oksido kun du oksigenatomoj: karbona dioksido (Vd karbono).
hidroksido. Kombinaĵo de la anjono OH kun katjono: KOH, potaso, estas kalia hidroksido.
monooksido. Oksido kun unu oksigenatomo: karbona monooksido (Vd karbono).
peroksido. Oksido, kies oksigen-enteno estas pli granda ol tiu de la plej kutima oksido: hidrogena peroksido (aŭ oksigena akvo), H2O2; natria oksido (Na2O), natria peroksido (Na2O2); peroksidoj estas ofte malstabilaj k facile malkomponiĝas al normala oksido k libera oksigeno.
peroksidi (tr)
Oksidi substancon al pli alta oksida grado ol normale.
👥 Tre heligi la harojn, uzante peroksidon: peroksidita blondulino.
peroksidazo. Enzimo, kiu katalizas peroksidajn reakciojn, ĝenerale la malkomponiĝon: H2O2 → H2O + ½O2.
senoksidigi. Purigi la surfacon de objekto, forigante la oksidojn.