PIV · 10824
natri⁴o
natri4o Ⓚ Alkala blanka metalo, atomnumero 11, atommaso 22,99, Na, kiu malkomponas akvon k kies kombino kun kloro (natria klorido, NaCl) estigas la komune uzatan kuirsalon. ☞ natro, sodo.
natria. Entenanta natrion: natriaj kombinaĵoj; natria sulfato; natria hidroksido, NaOH.