← Reen al S

PIV · 14471

sod¹o

sod1o
Natria hidroksido, NaOH, tre grava kemiaĵo uzata en preskaŭ ĉiuj branĉoj de la kemia industrio: soda sapo (farita el graso k NaOH), soda kalko (Vd kalko).  sodherbo.
👥 Natria karbonato, Na2CO3: lavsodo. Sin. natro 1.  sodakvo.
kaŭstika sodo 👥 Sodo 1.
kristala sodo. Sodo 2, vendata en komerco sub formo de kristaloj.
baksodo. Natria bikarbonato (= hidrogenkarbonato), NaHCO3, uzata anst. gisto en iuj kuketoj k panetoj. bakpulvoro.