← Reen al G

PIV 2020 · 5226

gist/o

gist/o
Unuĉela fungo (precipe la biera sakaromiceto), kiu estigas la alkoholan fermentadon de sukeraj solvaĵoj (i.a. mosto) k ŝveligas paston. Sin. gistofungo.
🍁 a) (ss) Sakaromiceto, pli speciale la biera sakaromiceto. b) (vs) Unuĉela, burĝonanta fungo el iuj askomikotoj (i.a. sakaromiceto), iuj bazidimikotoj aŭ iuj mitozosporaj fungoj.
gisti (ntr) Fermenti per gisto: la kukopasto devas gisti kelkajn horojn en varmo.
gistaĵo. Pulvora ekstrakto de gisto 1 kun la samaj ecoj. Sin. gistopulvoro. Rim. Ne uzu gisto anst. fermentaĵo.
gistofungo 🍁 Gisto 2.
sengista. Ne enhavanta giston: sengista pano. maco.
biergisto. Feĉo de fermentinta biero, konsistanta el biera sakaromiceto k uzata kiel panfermento aŭ kiel medikamento.
gistopulvoro. Gistaĵo.
kemigisto. Bakpulvoro.
nutrogisto. Homa k dombesta nutraĵo riĉa je proteinoj, mineraloj k vitaminoj, konsistanta el sekigitaj ĉeloj de iuj gistofungoj, precipe Candida utilis.  kandido.