PIV 2026 · Artikolo 17929
sakaromiceto
sakaromiceto BOTA tutmonda mikroskopa unuĉela askofungo, utila en diversaj fermentaj procedoj; la ĉeloj estas ovalaj, sferaj aŭ oblongaj;. genro Saccharomyces ➞ sakaromicetaco.
sakaromicetaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas sakaromiceto. membro de la familio Saccharomycetaceae (sakaromicetacoj)
biera sakaromiceto speco de sakaromiceto, konsistiganta la feĉon de fermentanta biero. specio Saccharomyces cerevisiae ➞ gisto.