PIV 2026 · Artikolo 5227

★gitaro

Litero G★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 10
  1. gitarist/o
  2. akustik/a gitaro
  3. basogitaro
  4. elektr1/a gitaro
  5. glitogitaro
  6. havaj/a gitaro
  7. hispan/a gitaro
  8. klasik/a gitaro
  9. ŝtalogitaro
  10. pedal/a ŝtalgitaro
★ gitaro MUZI kordinstrumento kun fretoj, ordinare seskorda, ludata per pinĉado de la kordoj aŭ per plektro.➞ liuto, ukulelo.
gitaristo muzikisto, kiu ludas gitaron.
akustika gitaro gitaro, kies korpo enhavas resonancan skatolon, kaj kies sono estiĝas sen helpo de elektro.
basogitaro gitaro je unu okto pli basa ol ordinara gitaro, ordinare elektra kaj kvarkorda. ➞ kontrabaso.
elektr1a gitaro gitaro, kies sono estas kaptata de magneta sonprenilo, kaj amplifata de amplifilo, ordinare kun solida korpo, ofte uzata en roko 2.
glitogitaro gitaro ludata per glitilo transverse sur la kordojn.
havaja gitaro speco de akustika ŝtalgitaro origine el Havajo.
hispana gitaro klasika gitaro.
klasika gitaro akustika gitaro kun kordoj el nilono aŭ (origine) el bestaj intestoj, uzata en klasika muziko. Sin. hispana gitaro.
ŝtalogitaro speco de glitgitaro ludata per ŝtala glitilo, ofte tenata kuŝe sur la sino, ofte elektra.
pedala ŝtalgitaro speco de ŝtalgitaro muntita sur krurhava tabulo kun pedaloj kaj stangoj, per kiuj oni reagordas la kordojn dumlude; ofte uzata en kontreo.