← Reen al P

PIV · 12212

★pinĉ/i

pinĉ/i (tr)
Pli-malpli dolorige premi inter du fingroj: pinĉi la vangon de infano B; la pasanto pinĉis lin je la nazo Z; ĉi tie oni ridis, ploris, ŝtelis, pinĉis la lumbojn, ĝojkriis Z; (analoge, inter du artikigitaj pecoj) mi preferas esti mortigita de ili, ol esti pinĉata de la anasoj Z; (f) la frosto pinĉas!.
(pp bestoj) Nutri sin, ŝirante per la buŝo: malgrasaj bovinoj pinĉis herbon en la apudvojaj kavoj B; la kaproj pinĉis la junajn ŝosojn de la arbetoj.
𝅘𝅥𝅰 Vibrigi kordojn, tirante ilin per la fingroj: pinĉi kelke da akordoj sur la harpo B; li iom pinĉas la gitaron. plektri.
🌾 Forigi tiajn partojn de planto, per kiuj ĝi estus malhelpata bonforme kreski, dum ili estas ankoraŭ molaj k junaj. pritondi, pritranĉi.
Veladi, intence aŭ ne, tro proksime al la vento.
pinĉo. Ago, procedo de tiu, kiu pinĉas.
pinĉado 𝅘𝅥𝅰 Serio da kordopinĉoj.
pinĉaĵo. Tre malgranda kvanto tia, kian oni povas preni pinĉante: pinĉaĵo da salo, da tabako.
pinĉilo
Ilo por pinĉi: pinĉilo de elektristo, de seruristo; sukerpinĉilo; tukpinĉilo; pinĉilego de forĝisto ( tenajlo); pinĉileto por senharigi, de horloĝisto.
Ekstremaĵo de kelkaj el la kruroj de iuj krustacoj, skorpioj k.a. animaloj: la pinĉiloj de kankro Z.
bekpinĉilo Pinĉilo, kies makzeloj estas longaj k en formo de anasbeko.
tukpinĉilo. Risorta pinĉilo, per kiu oni pendigas lavitan tolaĵon ĉe ŝnuro, por ke ĝi sekiĝu. Sin. krokodileto.