PIV · 15791
★tond/i
★tond/i (tr)
1 Fortranĉi (lanon, harojn, herbojn ks) per tondilo: tondi al iu la barbon; tondi la flugilojn de birdo (por malhelpi ĝin flugi, pf); tondi gazonon; estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj N.
2 Senigi je haroj, lano ks, uzante tondilon: oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj Z; malgranda, ĝisnude tondita hundo Z; tondi heĝon; ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj X.
tonda ☐ (pp vektorkampo, specife kampo de rapido aŭ forto) Konsistanta el dudimensiaj surfacoj, en kiuj la valoro estas konstanta k paralela al la sama surfaco.
tondo ☐ Streĉo, kiu tendencas sekci korpon: rezisto de stifto al tondo. ☞ flekso, kunpremo, tiro, tordo.
tondado. Agado de iu, kiu tondas: la periodo de la tondado de la ŝafoj. ➞ tondofasono.
★tondilo. Speciala instrumento, konsistanta el du interkruciĝantaj almoveblaj klingoj, kies interna rando estas tranĉa: tondilo por haroj, por ungoj, por papero, por ŝtofo, por brodi; heĝa tondilo. ☞ ĉizojo.
tondisto. Homo, kies okupo estas tondado: tondisto de hundoj, de ŝafo; hartondisto.
tondomaŝino. Aparato, mana aŭ elektra, por rapide tondi la harojn, herbojn k.a..
ĉirkaŭtondi. Tondi ion laŭ iu konturo: ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo X.
detondi. Defaligi per tondilo: ŝi detondigis la sep buklojn de lia kapo X.
eltondi
1 Eligi per tondilo: eltondi frazon el la manuskripto.
2 Apartigi disde la folio, sekvante la konturojn per la tondilo: eltondi bildon el albumo; eltondi artikolon el revuo; kolekti gazetajn eltondaĵojn pri fama artisto.
fortondi. Forigi per tondilo, i.a. ב pro funebro, malĝojo ks: ĉiu barbo estas fortondita X; dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo X.
pritondi
1 Doni al planto pli bonan formon, forigante per speciala tondilo la malbonajn partojn: pritondi rozujon, taksuson; pritondi la radikojn de transplantata arbo. ➞ stuci.
2 ב Fortondi harojn: li pritondis sian kapon X.