PIV · 15790
tonal/o
tonal/o 𝅘𝅥𝅰 Gamo, akordoj k tonrilatoj, grupiĝantaj ĉirkaŭ toniko kiel bazo de muzikaĵo: tonalo maĵora.
tonala. Rilata al tonalo.
tonaleco. La organizo de la tonoj k akordoj laŭ la tonalo(j) de komponaĵo.
dutonaleco. Kunekzisto de du tonaloj.
multtonaleco. Kunekzisto de diversaj tonaloj.
netonala, sentonala. 𝅘𝅥𝅰 Komponita laŭ sistemo, kiu ne obeas la tonalajn regulojn de la harmonio: netonala muziko.