← Reen al F

PIV · 4598

★fleks/i

fleks/i (tr)
Kurbigi ion sub premo aŭ kun peno: fleksi branĉon B, ŝtallamenon; fleksi la branĉojn flanken Z; fleksu arbon dum ĝia juneco Z (pf); fleksi la kolon, la dorson sub ŝarĝaĵo; ili fleksis lin tiel, ke lia kapo atingis liajn piedojn Z; Francisko ne fleksas sin (riverencas) antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono Z; (analoge) fleksita vojo Z. kniki.
Falde proksimigi unu al la alia du samartikajn anatomiajn elementojn: fleksi la brakon, la kruron, la fingron; (analoge) fleksi la genuojn Z; (f) genuojn homoj fleksas (humiligas sin) nur, se la rampad’ profiton donas Z.  ekstensi.
(f) Humilige cedigi: fleksi obstinan fieron B; fleksi la venkiton sub peza jugo, sub severa leĝo; vian ribelemon mi fleksos; (f) fleksi la lingvon laŭ sia gusto. venki, obeigi.
fleksa. Fleksebla: fleksaj vermoj Z, brakoj Z.
flekso
Ago fleksi.
(ark.) Fleksita parto de io: la rivero havas multe da fleksoj en diversaj lokoj Z; li malaperis malantaŭ flekso de la muro Z; la grandaj branĉoj per siaj kurbaĵoj k fleksoj […] Z; ŝia okulo sen malfacilo rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj Z.
Streĉo, kiu fleksas korpon: rezisto de trabo al flekso. kunpremo, tiro, tondo, tordo.
fleksado. Agado de fleksanto: fleksado de la unga falango sur la mezan.  fleksloko, fleksorezisto, fleksosago.
fleksanto Muskolo, kiu servas por fleksi. ekstensanto.
fleksebla. Tia, ke ĝi povas esti fleksata: fleksebla talio de knabino; delikataj, flekseblaj paŝoj; (f) fleksebla karaktero. elasta, mola, supla, malrigida.
fleksiĝi
Iĝi fleksita: pli bone fleksiĝi ol rompiĝi Z; la branĉoj fleksiĝis sub la fruktoj Z; la maljunulino fleksiĝis sub la peza branĉofasko; sep mil viroj, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal N; ŝi estis tiam maljuna k fleksiĝinta Z; (f) volo ne povus fari ke la neekzercitaj organoj de komprenado k de memorado fleksiĝu (fleksebliĝu) kiel delikataj kordoj Z.
(f) Cedi, submetiĝi, rezigni: fleksiĝi antaŭ la forto, al la destino Z; fleksiĝantajn genuojn vi fortigis X; li ne lacigos nek fleksiĝos, ĝis li starigos justecon X; E. kreskis regule, neniam fleksiĝante (dekliniĝante, misformiĝante) aŭ kripliĝante Z.
fleksiĝo
Movo, per kiu io fleksiĝas: la fleksiĝo de risorto.
Formo de io fleksita: ĉe la fleksiĝo de la rivero; ĉiu arbo montris la belajn formojn k fleksiĝojn de siaj branĉoj Z.
fleksiĝema. Facile fleksiĝanta: nenia kordo, nenia risorto povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj Z; fleksiĝema karaktero.
defleksiĝo La eta kurbiĝo de trabo sub troa ŝarĝo.
elfleksita (ark.) Deformita per fleksiĝo: fari kanalon rekta k ne elfleksita, kiel ĉiuj riveroj naturaj Z.
nefleksebla. Tia, ke oni ne povas ĝin fleksi: fleksu vin, genuoj neflekseblaj! Z; paroli kun nefleksebla kolo X; nefleksebla decido, karaktero.
retrofleksi. Fleksadi en direkto kontraŭa al la normala: retrofleksi la dorson (kavigante la lumbon); retroflekso de la utero.
retrofleksa Λ (pp sono) Ĉe kiu la langopinto retrofleksiĝas. kakuminalo.
subfleksi
Fleksi sub granda pezo aŭ premo.
Subfaligi, konsterni.
subfleksiĝo
= kniko.
Nivelŝanĝiĝo (ofte kun maldikiĝo k streĉiĝo) pro troa ŝarĝo aŭ streĉo premanta sur tavolaro.
subfleksaĵo Rezulto de subfleksiĝo.
subfleksiteco Z. Deprimiteco, senkuraĝiĝo.
transfleksejo Punkto de kurbo, kie la signumo de la kurbeco ŝanĝiĝas.
genufleksi. Fleksi sian korpon ĉe la genuoj: antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo X.