← Reen al V

PIV 2020 · 16499

★venk/i

venk/i (tr)
Superi malamikon en batalo, milito: mi venkis ĉiujn kvin atakantojn Z; nia lando venkos Z; la venkitajn reĝojn li alkatenigis al sia kaleŝo Z; (f) venkas ne forto, venkas la sorto Z. triumfi.
Superi konkuranton: la laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso B; li venkis per du metroj sian plej danĝeran rivalon.  rekordo.
Transpasi (malfacilaĵon): li neniam venkis la alfabeton Z; venki ĉiujn barojn Z; estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu k venku Z; li tamen tiun muzikpecon ne venkos, kiel ajn longe li ludas Z; (f) venki sian timon, sian pasion; ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo Z.
(io) Esti pli forta ol: ĉirkaŭ la mateno ŝin venkis laceco k ŝi ekdormis Z; la scivoleco venkis la singardon; (abs) mi deziras, ke en nia afero venku ĉiam ne tio, kio estas mia, sed nur tio, kio estas bona Z; la vero ĉiam venkas Z; sed la mallumo fine venkis Z.
venko
Sukceso en batalo: ankoraŭ unu tia venko, k mi restos sen armeo! B; venko de iu super iu; (f) ho morto, kie estas via venko? N; venkobati; venkopreni.
Sukceso en sporta konkuro: ne ĝojkantu antaŭ la venko; atingi, gajni la venkon.
venka. Rilata al venko aŭ venkanto: venka marŝo tra fremda lando; venke krii.
venkanto. Tiu, kiu venkas: al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj X; ĉu tio estas sufiĉa, por ke mi estu lia venkanto? Z; (f) sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj Z.
venkigi. Fari, ke iu, io venku: la dioj lin venkigis; la indignigaj rimedoj, kiujn ili uzas, por venkigi sian personan entreprenon Z.
venkiĝi. Iĝi venkita: armu vin, sed fine vi venkiĝos; ŝia animo venkiĝis de la neniam esperita amo Z.
venkinto. Tiu, kiu venkis: la tuta lando de l’ venkita reĝo transiris en posedon de l’ venkinto Z; la rajto loĝas ĉe la venkinto Z.
venkito. Iu, kiu estis venkita: venkiton oni ne batas Z; ve al la venkitoj!; (f) la venkitoj de la vivo.
disvenki. Disigi per sia venko: disvenki la invadantan armeon.
malvenko. Malsukceso en batalo, konkuro: suferi malvenkon; rezignacii je sia malvenko.
nevenkebla. Tia, ke oni ne povas venki ties forton: ili sin reciproke proklamis nevenkeblaj Z; nevenkebla kapitano; se min ne malhelpas nevenkeblaj cirkonstancoj, mi penos veni Z.