← Reen al V

PIV 2020 · 16500

★vent/o

vent/o
Daŭra, precipe horizontala aerfluo: forto, direkto de la vento; ascenda, descenda vento (super deklivo); konstanta, perioda, loka vento; mara, monta, norda, nord-nordeosta vento; Boforta indico de la ventoj; (analoge) 🔭 la Suna vento (fluo da jonizita gaso, konsistanta el protonoj kun malforta energio k elektronoj, ekspansianta de la korono ĝis la orbitoj de Marso k Tero). alizeo, brizo, ĥamsino, mistralo, musono, samumo, ŝtormo, tajfuno, tempesto, tramontano, uragano, zefiro.  ventopuŝo, ventoturno.
Tiu fenomeno, uzata de maristoj k flugistoj por veladi: veturi kun favora Z, kontraŭa Z, posta vento; veladi tuj ĉe la vento, antaŭ la vento; havi la venton kontraŭ si Z; sub la vento (pp objektoj sur la ŝipo aŭ ekster ĝi, kiuj kuŝas ĉe la ŝipflanko ŝirmita kontraŭ vento); al la vento (ĉe la mala flanko); esti sub la vento de ŝipo, de tero (esti ŝirmita je ĝi, esti rilate al ĝi en la direkto, al kiu blovas la vento); esti al la vento de ŝipo aŭ tero (esti, rilate al ĝi, en la direkto, de kiu blovas la vento); depreni la venton el ies veloj (intermeti sin inter ĝi k la origino de la vento); ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas Z; relativa vento (supraĵa aerfluo, elfluanta de la fronta eĝo al la posta parto de la alo, k kies rapido k atakangulo de la profilo ebligas al la aviadilo aersubteni sin). boardi, lofi, flago, maniko.
Tiu fenomeno en la ordinara vivo: milda, forta vento; leviĝis neforta vento Z; por ŝafo tondita Dio venton moderigas Z; la vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj Z; la vento forblovis de mia kapo la ĉapon Z; kiam la vento blovas super la herbo Z; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi Z; vibras vok’ en vaga vento K; post brua vento subita silento Z; turniĝis la vento X; norda vento kaŭzas pluvon X; (f) ĵeti sian singardon al la vento; iri kiel la vento (tre rapide); flugema kiel vento Z (tre moviĝema); li ŝanĝiĝas kiel la vento; blovis vento (ĝenerala emo) de striko.
Tiu aerfluo, rigardata kiel simbolo de io vana, vanta: paroloj en la vento; batadi la venton Z; li serĉas la venton sur la kampo Z; li volis ŝin reteni, sed li kaptis nur venton; kiu detruas sian domon, tiu heredos venton X; la profetoj estas kiel vento, ne troviĝas en ili la vorto de Dio X.
(plurale) ב La kvar ĉefpunktoj de orientado en la Babilona scienco k religio: mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj X; ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj N; disĵeti la cindron de herezulo al la kvar ventoj.
(plurale) Gasoj, entenataj en la korpo, k eliĝantaj tra la anuso: suferi ventojn. furzi.
venta
Rilata al la vento: venta bato, vetero.
Ofte priblovata de vento: venta monteto, vojo.
(f) Vana, kiel vento: venta entrepreno Z; ĉu estos fino al la ventaj vortoj? X.
ventas. Blovas vento: forte ventas Z.
ventaĵo. Io vanta, kiel la vento: ĉio estas vantaĵo k ventaĵo X.
ventego. Fortega vento, ofte akompanata de pluvo: la aŭtun-ekvinoksaj ventegoj K; neĝaj ventegoj blovis Z; la ventego kvietiĝis Z; kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas X; (f) la projekto elvokus nur grandan ventegon Z; ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon X.
ventega. Rilata al ventego: kruda, ventega vetero Z; ventega nokto Z; (f) kun ventega rapideco Z. ŝtormo, tempesto, fulmotondro.
venteto. Malforta, agrabla vento.
ventumi (tr)
Refreŝigi, movante la aeron al iu: li ventumas al si per sia ĉapelo; Ramzeson servis kvar damoj, unu ventumis lin B.
Purigi (grenon), skuante ĝin en aerfluo, kiu forblovas la pajlon k grajnoŝelojn: Boaz ventumas hordeon dum ĉi tiu nokto en la draŝejo X; (f) reĝo disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan X; mi sendos ventumistojn kontraŭ Babelon k ili ĝin disventumos X.  ventumkorbo.
ventumilo
Speco de faldebla aŭ nefaldebla ekraneto, kun disradiantaj ripoj, per kiu oni ventumas al si: ĉe la alia flanko genuis sklavino kun ventumilo B; ventumilo el strutaj plumoj, el eburo k sateno; ŝi ludis, flirtis per sia ventumilo.
Disvolvita vosto de kelkaj birdoj: la ventumilo de pavo, de fazano.
ventumilforma. Prezentanta la formon de ventumilo: ventumilformaj palmoj Z; avenuoj ventumilforme aranĝitaj ĉirkaŭ placo.
ventummaŝino. Maŝino, uzata por ventumi grenon.
alvente. En la direkto, de kiu blovas la vento: la ŝipo estis alvente de la insulo. lofi.
senvento. Kalmo: estis plena senvento B.
subvente. En la direkto, al kiu blovas la vento: la ŝipo estis subvente de la insulo (la insulo kuŝas inter ĝi k la origino de la vento).
grenventumaĵo. Malpezaj enmiksitaj k nenutraj substancoj, kiujn la vento forpelas de greno ventumata: la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumaĵo X.
largvento Vento blovanta oblikve al la flanko de ŝipo.