← Reen al R

PIV · 13499

★rip/o

rip/o
(costa) Ĉiu el la kurbaj ostoj, kiuj en du vicoj ambaŭflanke de la spino ŝirmas la brustan kavon ĉe vertebruloj: rompi al si unu ripon; sternumaj ripoj; ne sternumaj ripoj (oka, naŭa k deka paroj, ligitaj al la sternumo pere de la kartilago de la sepa paro); ŝvebantaj ripoj (dekunua k dekdua paroj, kun antaŭa ekstremaĵo libera); Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun li prenis de la homo, virinon X; (vs: flanko) aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo Z.
🍁 Elstara linio aŭ listelo de organo, precipe de folio, ĝenerale pli facile videbla sur la ekstera flanko de la limbo k de iaj fruktoj: folio estas karakterizata de la aranĝiĝo k dividiĝo de la ripoj en la limbo, ekz-e paralele ripa, plume ripa, mane ripa, stele ripa. Sin. nervuro 2.
En ŝtofo aŭ trikaĵo, streko konsistanta en serio de maŝoj, faritaj en la sama loko en ĉiu linio.
Ĉiu longa elstara peco, ofte el pli fortika materialo, streĉiĝanta laŭlonge de pli maldika surfaco, por ĝin subteni aŭ simple ornami: ripo de librodorso, de violono, de gitaro; ripo de radiatoro; ripo de pluvombrelo; (analoge) ripo de sulko, de melono.
Ĉiu el la kurbaj, transversaj, al la kilo alfiksitaj traboj, kiuj formas la skeleton de ŝipo, k sur kiuj estas najlitaj tabuloj.
Ĉiu el la vertikalaj k aĵuritaj septoj, fiksitaj sur longerono de planeo, k kiuj subtenas aluminian portan kovraĵon.
ripa
Rilata al homa ripo: ripaj vertebroj.
Prezentanta ripojn: ripa ŝtofo, frukto, volbo.
ripaĵo 🍴 Detranĉita ripo de bovido, ŝafo aŭ porko, kun peco de viando al ĝi teniĝanta: dolĉ-acida, panumita ripaĵo; kradrostita ŝafripaĵo. kotleto.
interripa. Troviĝanta inter du ripoj: interripaj muskoloj, nervoj; interripa neŭralgio.
interripaĵo 🍴 Viandotranĉo el la ripa regiono, precipe bova. Sin. ripviando.