PIV · 13500
ripar¹i
ripar1i (tr)
1 Remeti en la antaŭan staton de bona funkciado, anstataŭigante aŭ plifortikigante difektitajn pecojn ks: sian solan paron da ŝuoj ili fordonis por ripari Z; ripari horloĝon, biciklon, motoron; ripari ŝiritan veston; ni riparas, dum vi atendas; kiam ili aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj […] X; via aŭto estos riparita morgaŭ matene; oni nomos vin riparanto de breĉoj X.
2 Rebonigi, iel kompensante: ripari perdon, eraron, mankon, forgeson.
riparo, riparado. Ago de tiu, kiu riparas: la domo bezonas riparon; la butiko estas fermita dum la riparoj; se vi almenaŭ venus por riparo de via granda peko k eraro! K; tiom da klopodoj sole pri la pureco, riparado Z (de la urbo); 🚂 riparoserva trajno.
riparejo. Ejo, kie oni riparas diversajn objektojn, veturilojn kc: aŭtoriparejo (☞ garaĝo); 🚂 ripareja trako.
riparisto. Homo, kies metio estas ripari: riparisto de horloĝoj, de aŭtoj.
neriparebla. Tia, ke oni ne povas ĝin ripari: viaj botoj estas neripareblaj; neriparebla difekto.