PIV · 13501
★ripet/i
★ripet/i (tr) Denove diri aŭ fari tion, kio estis jam dirita aŭ farita: tial mi ripetas tion, kion mi supre diris Z; mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn Z; mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio Z; se amiko petas, li neniam ripetas Z; kiu ripetas abunde, lernas plej funde Z; la juna infano ripetas papage ĉion, kion li aŭdis; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon X; la naŭze ofte ripetata fabelo, ke […] Z; se la kongreso estas bone aranĝita, ĝi povos esti ripetata ĉiujare Z; prezenti proponon al ripetita voĉdonado Z.
sin ripeti. Senutile diri aŭ fari denove la samon, anst. ion novan: li rimarkis, ke ili sin ripetas, k tio estas enuiga Z; la historio sin ripetas.
ripeto. Ago aŭ vorto de tiu, kiu ripetas: la vortoj de la libristo estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto Z; evitu la ripeton de unu sama vorto en unu sama frazo; peti la ripeton de telegramo.
ripeta. Prezentanta ripeton: ripeta horloĝo, pafilo.
ripetadi. Plurfoje ripeti: mi ofte ripetadis al mi, ke […] Z; niaj kontraŭuloj konstante ripetadis al ni […] Z; tage k nokte li nur lernadis k ripetadis Z (siajn lecionojn); ili senpripense ripetadas tion, kion la ambaŭ diritaj gazetoj enbatas en ilian kapon Z; kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage Z.
ripetado. Plurfoja ripeto: ripetado estas plej bona lernado Z; ripetado de eraro ne faras ĝin vero.
ripetiĝi. Reveni, okazi denove aŭ plurfoje: konstante ripetiĝantaj postuloj de plibonigo Z; la tri lastaj ciferoj ripetiĝas.
ripetilo
1 ☇ Telefona aŭ telegrafa amplifilo, uzata ĉe granddistancaj lineoj.
2 ☇ Radiofrekvenca relajso, kiu ebligas al elsendata signalo atingi malproksiman ricevostacion ne rekte atingeblan.
kunripetado. Ripetado de leciono sub la gvidado de instruisto.
provripeto. Provludo.