← Reen al L

PIV · 9603

★lud/i

lud/i
(ntr) Vigle, libere, kaprice, sencele sin movi tien k reen en vivoĝojo: sur la strato ludis amaso da infanoj Z; Gerda saltadis de ĝojo k ludadis Z; angiloj ludis en la akvo Z; la abeloj ludis ĉirkaŭ la floroj; (f) la vento ludis sur la akvo kun ŝiaj haroj; la radioj de la suno ludis inter la folioj Z; ĉirkaŭ la buŝo ludis svarmo da ridetoj Z; lia fantazio ludis ĉirkaŭ tiu ideo; fari sian taskon kvazaŭ ludante (senpene). danci.
Sin amuzi, plejofte kun aliaj en komuna agado laŭ pli-malpli difinitaj reguloj a) (ntr): la knabino ludis kun sia pupo Z; ni ludu, kvazaŭ ni estus marsanoj; kiu ludas kun koto (aĉa kunulo), malpurigas la manojn Z; neniam oni tie vidis ian ludantan kompanion, kiu sin interbatus sur buŝegoj k piedegoj Z; (f) ludi per vortoj; b) (tr kun la nomo de la ludo) miaj nepoj ludas edziĝofeston Z; infanoj ludadis militon sur la herbo Z; ludi blindulon; nun la ludiloj komencis ludi jen «Ni ricevas gastojn», jen «Rabistoj k urbaj soldatoj», jen «Kaŝiĝo» Z; (f) ludi ventobatadon (senrezulte barakti); c) (tr kun la nomo de unu el la objektoj, uzataj por difinita ludo): ludi karoon, la reĝan kurieron, la blankajn globetojn.
(tr) Partopreni en hazarda aŭ sporta konkurado, laŭ difinita regularo, laŭ kiu unu(j) perdas k alia(j) gajnas, eventuale por mono: ludi pilkon B; blindulo kartojn ludi ne devas Z; ludi briĝon, ĵetkubojn; ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Z; ludi kriketon, tenison, futbalon; ludi pri alta sumo, pri kiso; (f) ludi kun iu ludon de pugnoj Z. veti.
(tr) Uzi muzikilon: ludi gitaron Z; ĉu vi ludas violonon? Z; ŝi ludadis la bonsonan liuton Z.
(tr) Aŭdigi muzikaĵon per muzikilo: volu ludi ion sur tiu ĉi fluto Z; ludi valson, simfonion; (abs) la akrido ludis per la flugilo sur sia tibio Z; ŝi iras al la fortepiano k ludas Z; fortepiano, sur kiu oni ludis jen lerte k sperte, jen lernis ludi Z; neniaj ranoj ludas bele, kiel polaj G; (f) li ne permesas al la Fortuno sur li ludadi, kiel sur fajfilo Z.
🎭 (tr) Prezenti sub formo de spektaklo: ludi tragedion, komedion B; vi ludadis iam dramojn en la universitato? Z; al tiuj (aktoroj), kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn Z; tiu, kiu ludas la rolon de reĝo Z; (analoge) ludi Ŝajlokon, Desdemonan (ties rolojn); ludi Ŝekspiron, Esĥilon, Molieron (ties teatraĵojn); ĵonglisto, kiu ludas per ponardoj; (f) ludi per la okuloj (okulumi); la unua kiu rakontis la historion k mem ludas rolon en ĝi Z; funebron estas tre facile ludi Z (ŝajnigi); ludi la virtulon. aktori.
(ntr) (pp parto de mekanismo) Facile moviĝi en difinita spaco: risorto, kiu bone ludas en sia loĝejo.
ludo
Movoj de iu, io ludanta: la ludo de la hirundoj en la ĉielo; ludo estas necesa al la infanoj; (f) ludo de la lumo en la foliaro, de la vento en la branĉoj.
Distrocela okupo: tio estas nur ludo!; laciĝi de la ludo; el filozofia vidpunkto la belartoj estas speco de ludo; ludo de la imago; en ŝerco k ludo ofte sidas aludo Z; ludo aparte k afero aparte Z; ĉu la tutaĵo estis nur ludo de la hazardo Z ? (koincido).
Ĉiu opa distro, en kiu la partoprenantoj obeas difinitan regularon, bazitan jen sur la hazardo, jen sur la muskola aŭ mensa lerto: meti (ion) en la ludon Z; la ludo kandelon ne valoras Z; damludo, pilkludo, monludo; sportaj, Olimpiaj ludoj; Floraj Ludoj (poeziaj konkursoj, en kiuj oni iam donacis al la premiitoj oran aŭ arĝentan floron); (f) ĝi estis ludo, de kiu oni povus krevi Z; averti s-ron C., ke, se li komencos tro danĝeran ludon, ni estos devigataj […] Z.  ludbatalo.
Prezentado, farata de muzikanto aŭ aktoro: malgranda pupa teatro, kiu estis aranĝita por ludo Z; krimulo […] en teatro sub la influo de tuŝanta ludo eksentas […] Z; la ludo de l’ aktoroj estu reto por kapti […] Z; bela ludo de la orgeno, orkestro; interrompi la ludon.
Tuto de la ŝancoj aŭ atutoj, kiujn disponas unu partoprenanto: mieno fiera al ludo mizera Z; li havis tri reĝojn en sia ludo. mano.
Eblo moviĝi: peco, kiu ne havas sufiĉan ludon.
ludado. Agado de ludanto(j): partopreni en la ludado Z; ĝui la ludadon el sia loĝejo Z.
elektronika ludo. Ĉia ludo, praktikata per komputilo, en kiu programo regas la cirkonstancojn (dekoracio, movoj, bruo ktp), arbitracias k ofte rolas kiel kontraŭulo.
ludanto. Persono, kiu ludas, precipe 3 k 4.
ludejo. Loko, destinita por la praktikado de iu ludo: kegloludejo.
ludema. Havanta inklinon al ludoj: ludema knabineto, kato.
ludilo. Objekto, per kiu infanoj ludas: ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero Z; la ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj (t.e. pupo, infana kaleŝeto, balancĉevalo, rajdvipo k.a.) Z; (f) al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! Z; esti ludilo de la maro, de la sorto.
ekludi (tr/ntr) Komenci ludi: la tintiloj ekludis ĉarme Z.
forludi (tr) Perdi ĉe ludo: forludi sian lastan luidoron, sian tutan bienon.
interludo. Peco de muziko, sufiĉe mallonga por esti ludata inter du pli gravaj. intermezo.
kunludanto. Tiu, kiu partoprenas kun iu en ludo.
baskulludo
Ludo per baskulo.
(f) Politika manovro, kiu konsistas en la alterna favorado de du aliaj, inter si malamikaj partioj, landoj ks.
blindoludo. Ludo, en kiu unu ludanto, kies okuloj estas kovritaj per tuko, provas kapti alian k ekkoni ĉi tiun per palpado.
cerbumludo. Ludo, kies rezulto dependas nur de la mensa lerteco de la ludantoj.
damludo. Ludo por du personoj, konsistanta el tabulo, dividita en 100 (franca ludo) aŭ 64 (angla) kvadrataj ĉeloj, alterne nigraj k blankaj, k el du serioj de diskoj, resp. blanka k nigra. Sin. damoj.  dampeco.
ermitludo. Solitero 2.
filmludi (ntr) Ludi en filmo.
globludo. Ludo per globoj ordinare metalaj, per kiuj oni celas pli malgrandan globon ( celglobo).
globetludo. Infanludo per ludetoj ordinare vitraj aŭ ŝtonecaj.
hazardludo. Ludo, kies rezulto dependas de okazo, ŝanco k ne de la lerteco de la partoprenantoj, k kies ĉefa celo estas gajni monon (ekz. ruleto).
hopludo. Marelo.
kaŝludo. Ludo, en kiu unu ludanto devas malkovri la aliajn kaŝitajn.
mienludo. Mimiko.
mirakloludo 🎭 Mezepoka teatraĵo, prezentanta la historion de iu miraklo.
paradizludo. Marelo.
polmoludo. Ludo, en kiu oni ĵetas la pilkon kontraŭ muron per nuda polmo.
provludo 🎭 Prepara ludado de teatraĵo, sen publiko: kostuma provludo (kun la kostumoj de la prezentado).
strategiludo. Cerbuma tabulludo, kiu imitas militan batalon.
tabulludo. Ludo, ludata per pecoj, kiujn oni movas sur tabulo geometrie organizita.
trompludi (ntr) Friponi ĉe monludo.
tuŝludo. Ludo, en kiu la ĉasanto penas tuŝi alian ludanton, kiu tion provas eviti, sed kiu, tuŝite, devas siavice transdoni la tuŝon al alia. blindoludo.
videoludo. Elektronika ludo, bildigata sur ekrano.
vortludo. Iu el la diversaj kombinoj de vortoj similsonaj, sed malsamsignifaj, per kiuj oni atingas ridigan efekton. kalemburo, mistranĉo, sonalterno, kontraŭknalo, proksimumo, sencoturno, pintumo.