PIV 2026 · Artikolo 2656

ĉampiono

Litero Ĉ

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. ĉampionad/o
  2. ĉampionec/o
  3. ĉampionum/o
ĉampiono
1 porbatalanto de partio, doktrino, societo k.s.: Bourlet estis la vera ĉampiono de Esperanto li faris sin la ĉampiono de la kalumniata reĝino ŝia patro, laŭ ŝi, estis fama batalanto, ĉampiono ĉe ŝia popolo ALö
2 SPOR LUDO venkinto en konkurso pri sporto aŭ alia fako: boksa ĉampiono olimpia ĉampiono CPi monda aŭtokonkursa ĉampiono LSt la blindulo estas ŝakfigurasence ĉampiono de la ŝipo VEr ➞ rekordulo.
ĉampionado multnivela regiona, landa aŭ internacia konkurso de sporto, danco, ŝako k.s., je kies fino la venkinto (individuo aŭ teamo) ricevas la titolon ĉampiono 2: ĉampionado de latinamerikaj dancoj LSt Francio gastigis en 2016 la Eŭropan Futbal-figurasence Ĉampionadon Ko la monda ĉampionado pri naĝado SSL ➞ turniro, ĉampionludo.
ĉampioneco
1 eco de venkinto en sportkonkurso: li atingis la ĉampionecon pri salto
2 = (prefere) ĉampionado.
ĉampionumo = (prefere) ĉampionado.