PIV 2026 · Artikolo 13660
ruleto
ruleto LUDO
1 hazardludo, en kiu la gajnanto estas montrata per la halto de globeto sur unu el la fakoj de turniĝanta plato.
2 TEKN ilo, kiu konsistas el muntaĵo kaj libere turniĝanta radeto kun tranĉa rando, kaj kiun oni uzas por tranĉi, rulante ĝin sur la supraĵo de la tranĉota peco. Sin. rultranĉilo.