PIV · 15897
★tranĉ/i
★tranĉ/i (tr)
1 Penetri solidan korpon per ilo kun tre maldika rando: vi volis ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? Z; la knabo tranĉis al si la fingron, ludante per la sabro; tranĉi rekte en la karnon Z (p: ĉe operacio; f: uzante drastan rimedon); (f) tiu via sendankeco tranĉas al mi la koron. ☞ sekci, tajli, tondi.
2 Dividi partojn de solida korpo per tia ilo: tranĉi panon B; la patrino tranĉis la rostaĵon; tranĉi pomon en kvar partojn; el fremda ledo oni tranĉas larĝe Z; tranĉi la paĝojn de broŝuro; (f) tranĉi la Gordian nodon; kiu komisias aferon al malsaĝulo, tiu tranĉas al si la piedojn X. ☞ haki.
3 Traire disigi: la ŝipeto tranĉis la ondojn Z; la sago tranĉis la aeron; la vento tranĉis glacie tra la dikaj vestoj Z; krioj tranĉis la noktan silenton.
4 (f) Akre k dolore frapi la sensojn: tia muziko tranĉas la orelojn Z; (misakcentado) tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro Z; la lumo tranĉis al ni la okulojn Z; tranĉanta koloro B.
5 ♠ Dividi kartaron en du amasojn, por elekti la disdonanton, eviti friponadon ktp.
6 ⛷ Bati la pilkon en difinita maniero, ĉe teniso, kriketo ks.
tranĉas
7 ⚕ Sentiĝas akraj kolikoj: tranĉas al mi en la ventro.
8 ∆ Havi komunan punkton kun; sekci: du aroj tranĉas unu la alian, se ilia komunaĵo ne estas malplena.
tranĉo
1 Unuopa ago de iu, kiu tranĉas: per unu tranĉo li senkapigis la beston; fari tranĉojn en la karno, por trovi la plumbon B. ➞ tranĉmaniero.
2 ⚕ Tre akra koliko.
3 Tranĉaĵo.
tranĉa. Tia, ke ĝi tranĉas: hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo Z; tranĉa malvarmo Z; ho kruda Fato tranĉa ĝis la osto K; tranĉa respondo, kritiko.
tranĉado. Serio de la agoj, per kiuj iu tranĉas: tranĉado de ŝnuroj; (f) ni pene toleris la akran tranĉadon de l’ frosto.
tranĉaĵo. Tio, kio estis apartigita per tranĉo: tranĉaĵo el pano, kolbaso, viando.
★tranĉilo. Ilo kun akra rando por tranĉi: faru al vi ŝtonajn tranĉilojn k cirkumcidu la Izraelidojn X; la Romanoj sin razis per kupraj tranĉiloj; eltiri sian tranĉilon Z; meti tranĉilon al sia gorĝo X; mi malfermos al ili la ventron per mia tranĉilo! Z; la tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon, k mi devis uzi mian poŝan tranĉilon Z; ne timu tranĉilon, timu babilon Z. ☞ bisturio.
tranĉilaro. Garnituro el tranĉiloj, en kuirejo, buĉejo ks.
tranĉita ⛨ Dividita al du egalaj partoj per unu horizontala linio.
★altranĉi. Tajli 2.
ambaŭtranĉa. Tia, ke ĝi tranĉas per ambaŭ flankoj: ambaŭtranĉa glavo X; (f) ambaŭtranĉa kritiko.
detranĉi. Apartigi, tranĉante: ili detranĉis branĉon kun unu peniko da vinberoj X; pecon detranĉitan al la pano ne regluu Z (f: ne eblas reamikiĝi post rompo); dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu Z (pf); se via dekstra mano faligas vin (en pekon), detranĉu k forĵetu ĝin N; kiu havas detranĉitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon X; David ne rimarkite detranĉis anguleton de la vesto X; en formo de detranĉita piramido B; (f) la nunaj cirkonstancoj iafoje detranĉas min de la mondo E-ista Z.
detranĉa. Rilata al detranĉo: apartigu la abonilon laŭ la detranĉa linio.
detranĉaĵo. Tio, kio estas detranĉita: detranĉaĵoj de kuirpreta kokido.
distranĉi. Disigi, tranĉante: li distranĉis la angilojn en pecojn Z; li prenis sian kromedzinon k distranĉis ŝin kun ŝiaj ostoj en dek du partojn X; li distranĉis ilin (bovinon, kaprinon, ŝafon) laŭ la mezo X; ŝi distranĉis la ligilojn de la malliberulo Z; (f) la herbejon distranĉis rivereto B; Hamleto, vi distranĉas mian koron! Z.
eltranĉi
1 Doni formon al io, fortranĉante de ĝi pecetojn: en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo Z; fluto, kiun li eltranĉis al si el ŝafa osto Z.
2 Apartigi parton el folio per tondilo: rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro Z; la gazetan eltranĉon li hodiaŭ resendis al vi Z.
eltranĉo ⚥ Forigo de parto de makromolekulo (proteino, nuklea acido ktp): en multaj RNA de eŭkariotoj, post eltranĉo de intronoj, ekzonoj estas kunigitaj en mesaĝan RNA.
fortranĉi. Forigi per tranĉado: fortranĉu viajn harojn, ĉar vi estas edzinigita virino! Z; fortranĉi ekstremon de bastono B; (f) de sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita X; la armeo estas fortranĉita de la ĉefurbo B; pro manko de komunikiloj, tiu regiono estas fortranĉita for de la mondo dum la tuta vintro.
mistranĉo. Speco de vortludo inter du vortoj, identaj por la orelo, sed malsamaj el la vortara vidpunkto (ekz. kuraĝo k kur-aĝo; pie-diranto k pied-iranto). Sin. kalemburo.
pritranĉi. Trakti ion per tranĉado: la knabo pritranĉadis pecon da ligno Z; (analoge) li pritranĉis lignan krucon Z. ☞ cizeli, ĉizi, skulpti, tajli.
tratranĉi. Trae tranĉi: oni trovis Martenon kun tratranĉita gorĝo Z; popolo, kies landon tratranĉas riveroj X.
cigartranĉilo. Malgranda aparato, uzata por detranĉi la finon de cigaro antaŭ ol ĝin fumi.
haktranĉilo. Tranĉilo, kun larĝa k peza klingo, uzata de buĉistoj, lignaĵistoj, ĝangalvojaĝantoj k.a..
konturtranĉi. Altranĉi (ŝtofon) laŭ ŝablono.
pantranĉo, pantranĉaĵo. Platforma peco, detranĉita de pano: fritita, rostita pantranĉo. ☞ sandviĉo, toasto 1.
papertranĉilo. Tranĉilo el eburo, ligno ks, por tranĉi la foliojn de broŝurita libro, malfermi kovertojn ks.
rultranĉilo. Ruleto 2.
vejnotranĉo. Flebotomio.