PIV · 13968
★sekc/i
★sekc/i (tr)
1 ⚕ Tranĉi anatomian elementon: sekci tendenon, sekci arterion inter du ligaturoj; (f) sekci la vortojn en morfemojn.
2 ∆ Havi komunan punkton kun; tranĉi: en la eŭklida geometrio du paraleloj ne sekcas unu la alian.
sekco. Ago sekci k ties rezulto, pli speciale:
1 🏠 ❤ Bildo, kiu prezentas la internon de objekto aŭ de anatomia elemento, desegnante ĝin tia, kia ĝi aperus, se oni tranĉus ĝin laŭ ia ebeno: sekco de la katedralo perpendikla al la transepto; transversa, laŭlonga sekco de fervoja trako; horizontala, vertikala laŭlonga, vertikala flanka sekco de konstruaĵo; sekcoj de cerebelo (fruntala, sagitala).
3 ∆ (pp bildigo) Dekstra inverso de la bildigo, ofte kun certaj kromaj ecoj.
sekcado. Agado de iu, kiu sekcas.
sekcaĵo. Maldika tranĉaĵo el materialo permikroskope esplorota k studota: ⚥ ⚕ sekcaĵo de organo, ⊕ de petro. ➞ mikrotomo.
sekcanto ∆ Rekto sekcanta donitan figuron.
sekcilo. Skalpelo aŭ simila ilo.
desekci. Tute aŭ parte forpreni organon per sekcado: desekci tumoron.
dissekci. Esplore distranĉi homan aŭ bestan korpon: dissekci feton, kadavron de venenmortinto.
dissekcado. Ago de iu, kiu dissekcas: la dissekcado estis longatempe malpermesita de la katolika eklezio.
dissekcejo. Speciala ĉambro en hospitalo aŭ medicina fakultato, en kiu la studentoj lernas la dissekcadon de kadavroj. ☞ anatomo.
dissekcisto ⚕ Specialisto pri dissekcado.
intersekci. ∆ Reciproke sekci unu la alian: du ebenoj sin intersekcas; (f) ĉe la intersekco de du vojoj.
vivosekco ⚥ Vivisekcio.