PIV · 12793
profil¹o
profil1o
1 Aspekto de vizaĝo flanke rigardata: la dekstra profilo estas preskaŭ ĉiam malsimetria al la maldekstra.
2 Ⓣ Desegno de la vertikala sekco de konstruo, fortikaĵo, aŭtomobilo, maŝino ks, por montri la relativan dikecon de la septoj, la internan dispozicion kc.
3 Ⓣ Formo de la sekco de modluro, relo ks: L-profilo, T-profilo (de relo); kvaronronda, kvaronkava profilo (de modluro).
4 🌄 Desegno de la vertikala (laŭlonga, laŭlarĝa) sekco de rivero: laŭlarĝa (transversa), laŭlonga, ekvilibra profilo.
5 ⛰ Desegno de la vertikala sekco de topografia surfaco: topografia profilo estas la prepara etapo al geologia sekco.
linia profilo ☐ Diagramo de intenso kontraŭ frekvenco en la frekvenca intervalo, kiu respondas al unu spektra linio.
profila. Rilata al profilo: mi sendos mian fotografaĵon profilan k sen okulvitroj Z; se mia amiko estas unuokula, mi rigardas lin profile.
profili (tr)
1 Montri profile: profili turon, aviadilon.
2 Ⓣ Provizi relon, lignopecon, plastan stangon ks per profilo: L-profilita, T-profilita peco; U-profilita, I-profilita relo.
profiliĝi. Montriĝi profile: la kastelo profiliĝis super la aŭtunaj arboj.
duonprofile ☆ Tiel, ke la desegno prezentas iom malpli el la malantaŭo de la kapo k iom pli el la vizaĝo mem.
limprofilo 🚂 Konturo de vertikala kversekco rilate al trakakso, difinanta la maksimumajn dimensiojn por trakveturiloj k ties kargoj, respektive la minimuman liberan spacon ĉirkaŭ la trako: limprofilo de libera spaco por kurentodeprenilo; kargolimprofilo.