← Reen al P

PIV · 12792

★profet/o

profet/o
Θ Homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio k rivelas ties mesaĝojn: ב la grandaj profetoj (Jesaja, Jeremio, Jeĥezkelo); profeto k pastro hipokritas X; da profetoj de Baal estas 450 homoj X; ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret N; la Profeto (Mahometo); neniu estas profeto en sia urbeto Z.
👥 Homo, kiu pretendas kapablon antaŭdiri estontaĵojn: vera, kiel vorto de profeto Z.
profeta. Rilata al profeto: profeta vizio X, parolo X, prediko X.
profeti
(ntr) Paroli, agi kiel profeto: viaj filoj k viaj filinoj profetos X.
(tr) Antaŭdiri estontaĵojn: la profetoj profetis per Baal X; malveraĵon ili profetas al vi X; (vs: eldiri tion, kion oni divenis): profetu al mi, kiu vin frapis? N. aŭguri.
profetino. Virino, kiu profetas: Debora, profetino X.
profetaĵo. Tio, kion iu profetas: sepdek jarsepoj estas destinitaj […], por ke […] sigeliĝu la vizio k profetaĵo X.
profetismo. Psika-religia fenomeno, kiu faras el homo profeton: profetismo ŝajnas specifa trajto de la semidaj religioj.