PIV · 6641
intens⁴a
intens4a
1 Tia, ke ĝia efiko estas tre vive sentata: intensa malvarmo, febro, sono, frosto, lumo, koloro. ☞ aktiva, forta, vigla, viva.
2 Kondukata kun grandaj rimedoj k streĉitaj fortoj: intensa laboro B; intensa terkulturado B; intensa maŝinismo.
intenso ☐ Grado de la efiko aŭ de karakteriza grando.
lumiga intenso ☐ (pp lumfontoj) La intenso de la radiado en certa direkto. ☞ lumintenso, lukso.
intenseco. Alta grado de efiko, aktiveco: eviti la intensecon de lumo; la intenseco de la trafiko en la grandaj urboj; la intenseco de la febro malkreskis.
intensigi. Pliigi la aktivecon; plifortigi la efikon: estas necese intensigi la laboron, por fini la konstruon en la difinita limtempo; intensigi la lumon, la elektran fluon, la propagandon, la protestojn. ☞ akceli, insisti.
intensiĝo. Stato de io, kio fariĝas intensa: intensiĝo de la febro; subita intensiĝo de la sonvolumeno.
neintensa
1 Prezentanta malfortan efikon.
2 Kondukata sen grandaj rimedoj k fortostreĉoj: en la neindustriaj landoj, la terkulturo estas ankoraŭ neintensa.
kampintenso ☐ Vektora grando, per kiu estas prezentata la kampo (elektra, magneta ktp).
elektra kampintenso ☐ Fizika grando, egala al la kvociento de forto, kiu efikas al elektrokvanto, per ĉi tiu kvanto, k havanta la saman direkton kiel tiu forto; simb.: E.
magneta kampintenso ☐ Vektora grando, en vakuo egala al la kvociento de magneta fluksodenso per la induktokonstanto; simb.: H.
kurentintenso ☐ Fizika grando, egala al la kvociento de elementa elektrokvanto trafluanta determinitan sekcion de konduktilo, per la infinite mallonga tempo tiurilata; simb.: I. ☞ ampero.
lumintenso ☐ Intenso de lumo (sen precizigo kiel mezuri ĝin). ☞ lumiga intenso.