PIV · 6640
intendant²o
intendant2o
1 Persono, komisiita mastrumi domon, bienon de riĉulo aŭ nobelo: intendanto de la princa palaco. ☞ ekonomo.
2 Oficisto, direktanta gravajn publikajn servojn: militista intendanto (komisiita por provizado k administrado de la vivrimedoj por armeoj); intendantino ĉe la ministrejo por higieno; fabrika intendantino (zorganta la higienon de laboristoj k de iliaj infanoj); teatra intendanto.
intendantejo. Loko, kie administradas intendanto.
superintendanto. Funkciulo, kies tasko varias laŭ la landoj (en la antaŭrevolucia Francio, ministro pri financoj, en Germanio, pastro, kiu administras protestantan distrikton, en Anglio, policestro).