PIV 2026 · Artikolo 6639
★intenci
Derivaĵoj en la artikolo 7
★ intenci tr, plej ofte kun infinitivo konscie kaj klare ekvoli fari ion en iu estonta tempo:antaŭe intencu kaj poste komencu Z mi intencas resti 2–3 tagojn en Berlino Z la malgranda najtingalo ankaŭ intencis baldaŭ forflugi norden Z ĝi Lingvo Internacia neniel intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj Z mi intencas gajni tion Z ĉu vi intencas mortigi min ? MT intenci malbonon MT intenci malicon MT intenci friponaĵon pri la intencata eldonado de Oficiala Gazeto Z sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de Beaufront, Z ➞ celi, plani, projekti.
intenca farita kun intenco: intenca mallertaĵo intenca fuŝaĵo intence mi parolas tiel laŭte parenc’ al parenco ne malhelpas intence Z
intenco konscia impulso de la volo, celanta ion: mi kredas, ke Vi havis la plej honestan intencon Z vi havas la intencon admonakiri min Z mi efektive plenumis mian intencon Z multaj nur dubis, ĉu prosperos al ni efektivigi nian intencon Z ŝi venis kun la intenco akiri por si lokon de instruistino postenon Z mi penas kredigi al mi , ke ĉio estis farita eble erare, sed kun la plej bona intenco Z seriozeco, kiu sen lia intenco falis sur lin Z intencoj fortikiĝas per konsilo MT
bonintenca havanta bonan intencon: bonintenca kritikanto pacon al la bonintencaj homoj! funebra parolo, mallonga sed bonintenca Z
ekintenci subite formi la intencon fari ion: Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo MT ➞ ekpensi.
malbonintenca havanta malbonan intencon: tio la morto fariĝu al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin MT
senintenca nekonscie aŭ nevole farita: senintenca mortigo mi devas ŝajni tute senintenca aganta senintence Z
senintence nekonscie aŭ nevole: al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas FE