PIV · 6638
inteligent¹a
inteligent1a. Facile komprenanta k vigle pensanta: inteligenta infano, lernanto, servisto, mastro; mi cirkuligis ĝin inter negranda nombro da inteligentaj hebreoj Z; la plimulto de la inteligenta mondo Z; la inteligentaj homoj estas ĉiam malfavore rigardataj de la registaroj; (f) inteligentaj rigardoj, respondoj. ☞ prudenta, sagaca, saĝa, sprita.
inteligenteco. Kapablo facile kompreni k vigle pensi: tiuj plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco Z; konfeso de siaj eraroj atestas pri malofta inteligenteco; inteligenteca kvociento, testo.
malinteligenta, neinteligenta. Ne havanta inteligentecon: la hebreo estis tre malinteligenta Z; la bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon Z; neinteligenta knabino.