← Reen al S

PIV · 13719

★saĝ/a

saĝ/a
Posedanta ĝustan juĝkapablon pro bone funkcianta menso k akirita sperto: pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko Z; lernu juna, por esti saĝa maljuna Z; france saĝa, angle sovaĝa Z; kiu retenas siajn lipojn, estas saĝa X; saĝa hundo post la vundo Z; (sk. subst.) saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon Z; saĝa scias, kion li diras – malsaĝa diras, kion li scias Z. prudenta, sperta.
Karakterizata de tia eco ĉe la aludita(j) persono(j): maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj Z; se vi demandas, faru saĝajn demandojn Z; saĝaj spertoriĉaj vortoj Z; la leono kun siaj grandaj saĝaj okuloj sidis […] Z; saĝa decido, konsilo B.
(ark.) Inteligenta: la infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn! Z.
saĝe. En saĝa maniero: saĝe konduki siajn aferojn.
saĝo. Kapablo ĝuste juĝi pri situacio k konduti laŭ tiu juĝo: Li donis al mi en la piedplaton pli da saĝo, ol vi havas en la kapo Z; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo Z; saĝo barbon ne atendas Z; mi konsiliĝis kun Bourlet, ĉar mi estimas lian praktikan saĝon Z; komuna saĝo diras al ni, ke […] Z; ĉiu iras, kiel saĝ’ al li diras Z; vergo doloras, sed saĝon ellaboras Z; la homa saĝo; la Saĝo eterna; perdi la saĝon (momente konfuziĝi en siaj agoj).
Saĝo בTitolo de du duakanonaj libroj: la Saĝo de Salomono k la Saĝo de Jesuo, filo de Siraĥ.
saĝeco. Eco de iu, io saĝa: la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la tuta saĝeco de Egiptujo X.
saĝigi. Fari saĝa: feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas Z; ĉu nur post sensenca fratbatalo saĝiĝos la homaro? K.
saĝulo. Homo, posedanta grandan saĝon: la sep Saĝuloj de Helenujo; saĝulo ignoras ofendon X; ĉiuj scienculoj k saĝuloj kolektiĝos por konsiliĝi pri la stato de la malsanulo Z; li ne estas el la grandaj saĝuloj Z; por saĝulo sufiĉas aludo Z; ofte saĝulo vivas malriĉe Z.
saĝumi (ntr) Afekti saĝon per false subtila rezonado k harfendado.
malsaĝa
Ne posedanta ĝustan juĝkapablon k tial kondutanta nekonforme al la bezonoj de la situacio: la malsaĝaj junuloj aspektis, kvazaŭ ili estis fenditaj en la mezo Z (pro dukolora kostumo); forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa Z; pro kapo malsaĝa suferas la kruroj Z; malsaĝa kiel ŝtipo Z. stulta, malsolida.
Karakterizata de tia eco ĉe la aludita(j) persono(j): la decido de la Delegacio estas tre malsaĝa Z; mi konvinkiĝis, ke mia antaŭa deziro estis malsaĝa Z; klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro Z.
(ark.) Ne posedanta normalan inteligenton: li estas tute malsaĝa k freneza Z.
malsaĝe. En malsaĝa maniero: kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe Z.
malsaĝo, malsaĝeco. Malforta juĝokapablo k malĝusta kondutreguligo: malsaĝo estas najbaro de mizero Z; kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, tiu havas malsaĝon X; azen’ al azeno riproĉas malsaĝon Z; ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam Z.
malsaĝaĵo. Ago malsaĝa: li faras la kutimajn junulajn malsaĝaĵojn Z; kovri la malsaĝaĵon (de bopatrino) per sprita enmiksiĝo Z.
malsaĝigi. Fari malsaĝa: bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas Z.
malsaĝiĝi. Iĝi malsaĝa.
malsaĝulo. Homo malsaĝa: malsaĝulo k infano parolas la veron Z; malsaĝulo ĉie sian nomon skribas Z; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon X; se vi pistos malsaĝulon en pistujo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos X.