← Reen al P

PIV · 12931

★prudent/a

prudent/a
Kapabla juĝi la cirkonstancojn k laŭ tio ĝuste konduti: io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi Z; ĉi tiuj du pruvas, ke ni staras plej supre super ĉiuj prudentaj estaĵoj Z; kiuj delogiĝas (per vino), tiu ne estas prudenta X; la prudentaj virgulinoj N; David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj X; ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta Z; agi tre prudente X. saĝa, kompetenta.  racia.
Konforma al la cirkonstancoj, al la postuloj de la aferoj; troviĝanta en la ĝusta mezuro; ne absurda: tiu ĉi propono estas laŭ mia opinio tre prudenta Z; donu al mi prudentan respondon Z (ne fantazian); por la plej prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surda Z; li konvinkiĝis, ke la plej prudenta afero estas reteni tiujn vortojn ĉe si Z; riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo Z.
prudento. Kapablo juĝi la realaĵojn k agi prudente: Dio donis al Salomono saĝon k tre multe da prudento X; la rutino k spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento Z; nur vi sola, ŝi diras, havas normalan prudenton Z; la eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj «ordonoj de Dio» […] k ilia prudento kontraŭ tio ekprotestis Z; savi la religion de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter la prudento k eklezio Z; kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas Z; de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento Z; via prudento certe estas ne en normala stato! Z; lia prudento turniĝas: mi pensas, ke li faras versojn! Z; konservu klarecon de la kapo k prudenton Z; jen Ofelio perdis la prudenton, sen kiu ni ne estas pli ol bestoj Z. inteligenteco, racio.
prudentigi. Admoni, instigi al prudento: la koro de saĝulo prudentigas lian buŝon X.
prudentiĝi. Iĝi prudenta; forlasi eraran vid- aŭ ag-manieron. rekonsciiĝi.
malprudento. Frenezo: la avino mortigis sin mem en atako de malprudento Z.
neprudenta. Ne konforma al la prudento: se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj Z; ni faris neprudente, ke ni kaŝis la veran kaŭzon de la morto lia Z.
senprudenta. Ne havanta prudenton: junulo senprudenta, kiu iras al ŝia domo X; lia senprudenteco lin devojigos X; la sorĉo de la formo lin senprudentigis Z.