← Reen al R

PIV 2020 · 13089

raci/o

raci/o. Tiu parto de la mensa strukturo, kiu servas al la homo por malkovri k formuli la leĝojn de la universo, k laŭ ili fabriki ilojn k maŝinojn: la regado super la naturo okazis samtempe k paralele kun la kreskado de la racio en la homa menso; la SAT-anoj, skribis Lanti, devas celi enkonduki racion en sian mondkoncepton; el la racio ni ne faru dion. afekcio, sento, volo.
ŝtata racio Σ Senmorala konsidero de la ŝtata intereso, per kiu la regantoj pravigas siajn kontraŭleĝajn aŭ maljustajn agojn: la pastrojn ne haltigis tiaj bagateloj, kiam tion postulis la ŝtata racio B; vi estas viro plena de prudento, kiu komprenas la ŝtatajn raciojn B.
raci1a. Konforma al la racio: racia metodo de interpretado; sisteme venki ĉiujn barojn por la kreo de racia lingvo internacia Z; racia vesto, nutrado, klasifiko. inteligenta, praktika, prudenta, saĝa.
racie. Laŭ racia maniero: ni devas penadi ĉiam agi racie; ne estas racie uzi interpretistojn en konferencoj, kiam ekzistas ja E.
racieco. Konformeco al la racio: kio karakterizas plej bone la evoluadon de la homaro laŭ Lanti, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato k celadi al racieco; se estas racie iri senĉapele, certe la nudistoj posedas pli altan gradon de racieco.
raciigi. Metode plibonigi per pli racia aranĝo: raciigi la produktadon, la interŝanĝon de varoj, la instruadon, la lingvan strukturon. normigi, tipigi.
raciigo, raciigado. Ag(ad)o raciigi: civilizo estas rezulto de raciigo; vera raciigado devas celi la bonstaton de la tuta homa specio.
raciismo. Racionalismo.
malracia, neracia. Kontraŭa al la racio: ne estas definitive pruvite, ke manĝado de viando estas malracia; agi tute neracie. absurda, rutina.