PIV 2026 · Artikolo 57
absurda
Derivaĵoj en la artikolo 3
absurda
1 kontraŭa al la komuna saĝo: tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton Z via iniciativo estis absurda en tiaj cirkonstancoj ➞ sensenca, idiota.
2 FILO ofendanta la regulojn de logiko: la ideo de senfina movado estas absurda hipotezo «mi tion kredas, ĉar ĝi estas absurda» estas sprita resumo de la penso de Origeno ➞ malracia, memkontraŭdira.
absurdo
1 io, kio estas absurda en si mem: pruvi geometrian proponon per absurdo pruvante, ke, se oni ne akceptas ĝin, oni ricevas absurdajn konsekvencojn redukto al absurdo la absurdo estas la baza elemento de la diversaj ekzistadismoj
absurdaĵo io absurda: tiu rezono estas absurdaĵo mi petas vin, iru for kun via absurdaĵo! Z
absurdeco eco de io absurda: la albano ŝultrolevis, kvazaŭ por substreki la absurdecon de tia demando CPi la absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas